Bernard Crick

Bernard Crick
Persona informo
Naskiĝo 16-an de decembro 1929 (1929-12-16)
en Londono
Morto 19-an de decembro 2008 (2008-12-19) (79-jaraĝa)
en Edinburgo
Mortokialo Prostata kancero Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato-Kolegio de Londono Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo politikisto
verkisto
politikologo Redakti la valoron en Wikidata
Verkoj George Orwell
vdr

Sir Bernard Rowland CRICK (16a de Decembro 1929 – 19a de Decembro 2008)[1] estis brita politika teoriulo kaj demokratsocialisto kies idearoj povas esti resumitaj kiel "politiko estas etiko farita en publiko". Li klopodis alveni al "politiko de agado", opozicie al la "politiko de pensaro" aŭ de ideologio, kaj li tenis, ke "politika povo estas povo en subjunktivo."[2] Bernard Crick argumentis, ke "politiko estas distinga formo de regado per kiu la popolo kunagadas tra instituciigitaj proceduroj por solvi diferencojn, kongruigi diversajn interesojn kaj valorojn kaj publikigi decidojn cele al la atingo de komunaj postuloj."[3]

Li estis grava kritikisto de kondutismo. Crick estis konsilisto de la estro de la Brita Laborpartio nome Neil Kinnock dum la 1980-aj jaroj. Kiam tiu partio enpoviĝis en 1997, Crick estis nomumita de sia iama studento David Blunkett kiel estro de konsilgrupo de civitana edukado. La fina informo de la grupo[4] en 1998, konata kiel la Crick Report,[5] kondukis al la enkonduko de civitaneco kiel kerna studobjekto en la Nacia Studobjektaro.[6] Li estis kavalirigita en 2002 pro "servoj al civitaneco en lernejoj kaj al politikaj studoj".[6]

Li instruis en la Universitato de Sheffield (1965–1971),[7] kaj fondis Departementon de Politiko kaj Sociologio, poste Departemento de Politiko, en la Birkbeck College, Universitato de Londono, en 1972.[8] Li estis Vic-Prezidanto de la British Humanist Association. Li frue retiriĝis el Birkbeck en 1984, kaj translokiĝis al Edinburgo. Crick ricevis kvar honorajn doktorigojn.

In 1974, Crick eklaboris por biografio de George Orwell, kio rezultis en kunlaborado kun liaj familianoj, kreado de fondaĵo, stipendioj, asocio ktp.

  1. Haroon Siddique (19a de Decembro 2008). "Sir Bernard Crick dies aged 79". The Guardian.
  2. Bernard Crick, In Defence of Politics, Continuum International Publishing Group, 2005, p. 118.
  3. Crick 1972.
  4. Advisory Group on Citizenship (22a de Septembro 1998). "Education for citizenship and the teaching of democracy in schools" (PDF). QCA. Arkivita el la originalo (PDF) la 27an de Marto 2009.
  5. "Ten Years after the Crick Report". Hansard Society. 19a de Novembro 2008. Arkivita el la originalo en 6a de Januaro 2009.
  6. 6,0 6,1 "Blunkett names 'Britishness' chief". BBC News. 10a de Septembro 2002. Alirita la 20an de Aŭgusto 2008.
  7. Who's Who 2007, London : A. & C. Black, 2007 : 519
  8. "About us", Department of Politics, Birkbeck. University of London.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search